El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tiangong-2 estas preta por kupliĝi kun la kosmoŝipo Shenzhou-11

| 2016-09-26
Bookmark and Share

 

 

   La 25-an de septembro post dufojaj regadoj de la Pekina Aerokosma Reg-Centro, Tiangong-2 manovris en la orbiton je 393 kilometroj super la tero kaj estas preta por kupliĝo kun la kosmoŝipo Shenzhou-11.

 

    Li Jian, vicdirektoro de la centro, konigis, ke antaŭ la pafo de Shenzhou-11, Tiangong-2 devas trapasi kvar ŝlosilajn periodojn, la unua estas pafiĝo kaj eniro en la difinitan orbiton: je la 22-a horo kaj 13 minutoj de la 15-a de septembro la pafita Tiangong-2 eniris en la difinitan orbiton; la dua -- regado de orbitoŝanĝo: la 16-an de septembro Tiangong-2 manovris de la ovala orbito en la rondan post dufojaj regadoj de la centro; la tria -- testado: post testado de la centro al la sistemoj de Tiangong-2 funkcianta en la orbito, oni konstatis, ke ĝiaj sistemoj bone laboras; la kvara -- preparado por kupliĝo: sub la komandado de la centro Tiangong-2 eniris en la orbiton por kupliĝi kun Shenzhou-11.

 

    La kupliĝo de Tiangong-2 kun la homporta kosmoŝipo Shenzhou-11 unuafoje simulos la manieron de kupliĝo kun la estonta spacstacio, ke homporta kosmoŝipo serĉos la spacstacion per sia movforto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments