El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 12-a Pekina-Tokia Forumo okazis en Tokio, Japanio

| 2016-09-28
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 12-a Pekina-Tokia Forumo
 

    En la 27-a kaj la 28-a de septembro okazis en Tokio, Japanio, la 12-a Pekina-Tokia Forumo kun la ĉeftemo "Ĉina-Japana kunlaboro por la paco kaj disvolvo de Azio kaj de la mondo". La forumo celas kunigi saĝon kaj komunajn konojn de diversaj rondoj ambaŭflankaj, pliigi la amikecon inter la dulandaj popoloj kaj fari taŭgajn proponojn por la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Same kiel la pasintaj forumoj, oni aranĝis 5 subforumojn de ambaŭflankaj politikoj kaj diplomatioj, komerco kaj negoco, mediatoj, sekureco kaj "specialaĵo". En ili, la partoprenantoj diskutis pri varmaj fokusoj de duflankaj rilatoj. Ĉinio kaj Japanio alte taksas la forumon, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 500 altrangaj personoj el la du landoj.

 

    Ekde la kuranta jaro, pli kaj pli komplikiĝas la geopolitikaj situacioj, kiuj ĉirkaŭas Ĉinion kaj Japanion. La fokusoj celataj de la forumo estas: kiel la ambaŭflankaj invititoj faros diskutojn por solvi problemojn pri delikataj aferoj en la dulandaj rilatoj kaj ĉu ili akiros komunan konon pri kungajno kaj pri reciprokaj profitoj. Kaj la kerno de la ĉi-foja forumo estas kiel altiri la aktivemon de ambaŭflankaj elitoj politikaj, por ke ili pli multe zorgu pri kaj pozitive helpu por bonigi la ambaŭflankajn rilatojn, kaj aperigu efikajn manierojn por solvi la problemojn ekzistantajn en la komunikado kaj interŝanĝado inter la du landoj.

 

    Videblas en la ĉeestantoj de la ĉi-foja forumo, ke kvankam la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio restas nefirmaj kun neoptimisma situacio, tamen ambaŭ flankoj serioze traktas la forumon kiel platformon por rekta dialogo. Inter la partoprenantoj ne mankas altrangaj personoj politikaj, fakaj, mediataj kaj tiel plu.

 

    La forumo, depost sia fondiĝo en 2005, persiste antaŭenigas la reciprokajn kontaktojn kaj komprenon inter Ĉinio kaj Japanio por akceli la longdaŭran, stabilecan kaj sanan kreskadon de la rilatoj inter la du landoj. Dum la 12-jara klopodado, la forumo jam fariĝis por la du landoj unu el la plej gravaj interŝanĝaj platformoj altnivelaj kaj neregistaraj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments