El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉino bicklis de Chengdu ĝis Lisbono post 87 tagoj

| 2016-09-28
Bookmark and Share


Gou kaj lokaj knaboj en Kashi, Ĉinio
 

    En la 4a de majo, Gou Huanqiang, 50-jara ĉino, ekvojaĝis bicikle el Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Li biciklis 15 800 kilometrojn tra pli ol 30 landoj kaj atingis Lisbonon post 87 tagoj. Li fariĝis la unua ĉino, kiu biciklis el Chengdu al Portugalio en la plej mallonga tempo. Li trafis amon en Hamburgo de Garmanio.

 

    Vespere de la 26a de septembro Gou revenis al Ĉinio. Li rakontis siajn travivaĵojn al aliaj biciklistoj, dirante, ke li estis eskortita de soldatoj en Pakistano kaj forkaptita en Azerbajĝano, gajnis amon en Hamburgo, kaj vivtenis sin per putraj fruktoj kaj fontakvo en tri tagoj dum Ramadano.

 

    Gou diris, ke estas multaj rakontoj, kaj ke li faris pli ol dekmil fotojn per poŝtelefono, kaj ĉiu el ili estas eksterordinaraj.

 

    Gou memoris, ke la plej kortuŝa rakonto okazis en Hamburgo, ĉar tie li trovis la plej komplikan, romantikan kaj nekutiman amon. "Mi ne intencis viziti Hamburgon. Sinjorino Sun Erniang informiĝis el iu kanalo, ke mi vojaĝos al Germanio, kaj poste ŝi kontaktis min. Ŝi tenas hotelon, kiu servas al fremdlandaj studentoj. Ŝi ŝatas verkadon kaj pentradon. Ni havas multajn komunajn interesojn, ekzemple pri bruna teo."

 

    Gou diris, ke aŭdinte lian rakonton, ankaŭ ŝia patrino konsentis pri ilia amo. Poste ili konsentis geedziĝi.

 

    Nun Gou havas novan kvin-jaran planon. Li deziras bicikle vojaĝi tra Arkto kaj Antarkto por efektivigi la mondan vojaĝon. Post tio li iros al Hamburgo por renkonti f-inon Sun.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments