El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emocio-detektilo kviete "perceptas" vin

| 2016-09-29
Bookmark and Share

 

    La esploristoj de laboratorio pri komputado kaj artefarita inteligenteco de MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio) evoluigis emocio-detektilon, nomatan EQ-Radio. La aparato povas rekoni emociojn, ekz. kolero, malgajo, feliĉo ktp. Ĝi, analizante la spiradon kaj korbatadon per la kapto de la radiaj signaloj reflektitaj de la korpo, diferencigas diversajn emociojn.

 

    AP (La Rilata Gazetaro) raportis, citinte la parolon de iu esploristo, ke la esplorado kun neniaj ekipaĵoj atingis 87% da korekteco je diferencigo de emocioj. Ili esperas ke estonte, la rilata teknologio estos aplikita por fari la roboto-terapiiston psika kaj ankaŭ por la reklamo-kompanio, kiu volas ĝustatempe kolekti opiniojn de la uzantoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments