El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 12a Pekina-Tokia Forumo

| 2016-09-29
Bookmark and Share

 

    La 28an de septembro en Tokio fermiĝis la 12a Pekina-Tokia Forumo kunaranĝita de la Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj NPO de Japanio. Ĉirkaŭ 500 homoj el la rondoj de politiko, komerco, akademio kaj amaskomunikilo ĉeestis la fermon. La du flankoj publikigis la komunan konsenton de Tokio, kaj faris proponojn por disvolvado de ĉina-japanaj rilatoj.

 

    Dum la forumo, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj de la du landoj kaj kunlaboro en politiko, ekonomio kaj sekureco, kaj atingis vastan unuecon. La du flankoj unuanime opiniis, ke neregistaraj dialogoj povos ludi specifan kaj gravan rolojn. Tial la du landoj devas antaŭenpuŝi vastajn neregistarajn interŝanĝojn por la estonteco de Azio kaj por tiu de la mondo laŭ la disvolva ideo de paco kaj kunlaboro.

 

    Por atingi la celon, la du flankoj diskutis pri la jenaj enhavoj:

 

    Unue, la du flankoj konsciis, ke la internacia medio vaste ŝanĝiĝas, dum ĉina-japanaj rilatoj alfrontas la historian vojkruciĝon, tial estas tre grave profundigi dialogojn kaj interŝanĝojn por la estonteco de la du landoj kaj paco de la regiono. La du flankoj devas alfronti la historion, sekvi la tendencon kaj fari klopodon por starigi longtempan reciprokan konfidon inter la du popoloj.

 

    Due, la du flankoj konsciis, ke la ekonomiaj situacioj de la du landoj estas en la fazo de restrukturado, tial firmigo kaj disvolvo de ekonomia kaj komerca kunlaboro estas la bazo de la rilatoj inter la du landoj. Entreprenoj de la du landoj devas ŝanĝi la koncepton de kunlaboro, novigi modelon de kunlaboro, vastigi la kampon de kunlaboro kaj aktive antaŭenigi la rektan kontakton kaj striktan kunlaboron inter entreprenoj. Konsidere pri kontribuo al la ekonomia disvolvado de Azio per kunlaboro de entreprenoj, la du flankoj opiniis, ke investado en infrastrukturo havas gravan signifon, kaj necesas antaŭenigo de kunlaboro en tiu kampo.

 

    Trie, la du flankoj opiniis, ke la du landoj devas konvene trakti kontraŭdiron kaj diferencon en milita sekureco, intensigi interŝanĝon kaj dialogon per pluraj kanaloj, kiel eble plej rapide starigi normaligan sistemon. La du flankoj ankaŭ proponas komencigi mar-aeran komunikan sistemon inter la du landoj por pliigi konfidon, eviti misjuĝon kaj certigi efikan regadon.

 

    Kvare, la du flankoj opiniis, ke ĉar amaskomunikiloj havas gravan influon sur la sento de nacianoj, la dulandaj amaskomunikiloj devas fari objektivan raporton por plibonigi nacian senton, kaj havi kunlaboron en raportado favora al la du flankoj. Precipe novaj mediatoj, ŝatataj de junuloj, devas bone ludi sian rolon.

 

    Kvine, la du flankoj rimarkis, ke la malbona sento de la du landanoj malhelpas la interŝanĝon inter la du popoloj. Por eviti tian situacion, la du flankoj unuanime konsentis antaŭenigi civilajn interŝanĝojn, precipe interŝanĝojn kaj dialogojn inter junuloj. La du flankoj konsentis antaŭenigi ankaŭ la interŝanĝon kaj kunlaboron en turismo, sendo de studentoj, dungado kaj aliaj, laŭ la strategia konsidero pri la estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    La du flankoj agnoskis la ekziston de diferencoj inter la du landoj, kaj decidis dialogi plu por akceli pacon kaj kunlaboron. La venonta jaro markos la 45an datrevenon de la renormaligo de la ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj, kaj en la jaro 2018 la du flankoj festos la 40-jaran jubileon de la traktato pri paco kaj amikeco inter la du landoj. La partoprenantoj de la forumo esperis preni la forumon kiel oportunon por antaŭenigi plu la neregistarajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

 

Ĉina Internacia Eldon-Grupo

NPO de Japanio

la 28a de septembro, 2016

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments