El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Koreaj samideanoj vizitis Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato

| 2016-09-30
Bookmark and Share

Teksto de Semio

Fotoj de Amikia

 

 

    En la 28-a de septembro korea esperantisto, d-ro prof. Bak Giwan kaj lia edzino, kiuj instruas la korean lingvon en Zaozhuang-a Universitato en Shandong-provinco, orienta Ĉinio, vizitis Esperanto-Muzeon en la universitato. S-ro Sun Mingxiao, respondeculo de la muzeo kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, ilin akompanis dum la vizito.

 

 

    D-ro Bak Giwan havas profundan amon al Esperanto, li estis sekretario de la Korea Esperanto-Asocio antaŭ multaj jaroj kaj ofte partoprenis en Esperanto-renkontiĝoj okazintaj en Ĉinio kaj en Koreio.

 

    Dum la vizito li miris pri la granda skalo de la muzeo kaj pri ĝiaj belaj ornamoj. Li senĉese laŭdis ke ĝi estas la plej granda Espeanto-muzeo en la mondo, kaj aplaŭdis pro tio, ke la Zaozhuang-a Universitato faris ĝojigan kontribuon por Esperanto-Movado.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments