El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elon Musk: Homaro grandskale migros al Marso en la venonta jarcento

| 2016-09-30
Bookmark and Share

 

    La 27an de septembro, Elon Musk, fondinto de la usona firmao SpaceX, diris en la Internacia Astronaŭtika Kongreso en Meksiko, ke lia firmao komencis esplori teknikojn de kosmoŝipo por grandskala migrado de la homaro al Marso en la venonta jarcento.

 

    La 67a Internacia Astronaŭtika Kongreso okazas en Guadalajara, Meksiko, kaj Musk estis invitita al la kongreso kaj prelegis por ĝi. Li bildigis perspektivon de homara migrado al Marso. Li diris, ke kun reduktiĝo de la kosto de interstela flugo, estontece la prezo de bileto por kosmoŝipo al Marso ne povos superi la valoron de domo sur la tero. Eble estos milionoj da marsanoj. Ili konstruos urbojn, kaj picejo estos trovebla sur Marso.

 

    SpaceX diris, ke senpilota kosmoŝipo estos sendita al Marso plej frue en 2018; kaj poste laŭplane la firmao lanĉos kunhoman spacveturilon en 2024, kaj sendos homojn al Marso en 2025. Tiu horaro estas rigardata kiel tre radikala, ĉar la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono planas sendi homojn al Marso post 2030.

 

    Respondante al la demando, ĉu li vojaĝos al Marso, Musk diris, ke la komencaj vojaĝoj al Marso certe estos riskaj, kaj tiuj, kiuj deziras fariĝi la unuaj marsanoj, devas esti pretaj alfronti morton. Tamen nun li volas vidi la kreskadon de siaj infanoj. Se estos tre bona plano, eble li mem transloĝos al Marso.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments