El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio elektita kiel membro de konsilio de Universala Poŝta Kongreso

| 2016-10-08
Bookmark and Share


Dum la kongreso
 

    La 7an de oktobro raportisto informiĝis el la 26a Universala Poŝta Kongreso en Istanbulo, Turkio, ke Ĉinio estis elektita kiel membro de Administra Konsilio kaj tiu de Poŝta Operacia Konsilio per 124 kaj 113 voĉoj respektive por la periodo de 2017 ĝis 2020.

 

    Ma Junsheng, estro de la Ŝtata Poŝta Buroo de Ĉinio, diris, ke tio puŝos Ĉinion profunde partopreni en internacia poŝta afero, antaŭenigos efektivigon de internacia strategio de la ĉina poŝto, konstruadon de "La Vojo kaj Zono" de Ĉinio kaj fervojan poŝtan transporton inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 


La ĉina delegacio
 

    Universala Poŝta Unio estas interregistara organizo de UN por konsiliĝo pri internacia poŝta afero. La Administra Konsilio kaj la Poŝta Operacia Konsilio estas konstantaj organoj de la unio, kiuj respondecas pri la laboro de la unio inter du kongresoj, esploras demandojn pri superrego, ekonomia kaj teknika kunlaboro en la kampo de poŝtservo.

 

    Membro de la Administra Konsilio povas servi dum la daŭro de du sinsekvaj sesioj kaj reelektita post halto de unu sesio. Ĉi-jare Ĉinio estis reelektita kiel membroj de la du konsilioj, kaj tio multe pliigos la parol-rajton de Ĉinio en internacia poŝta kunlaboro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments