El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj turistoj antaŭenigis la mondan ekonomion

| 2016-10-08
Bookmark and Share

 

    Laŭ statistiko de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio, la nombro de ĉinaj turistoj en 2015 kalkuliĝis al 4.12 miliardoj da hom/fojoj. Tio egalas, ke ĉiu ĉino vojaĝis trifoje. 120 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden.

 

Ĉinaj turistoj multe kontribuis por la monda ekonomio

 

    Laŭ rilata statistiko, en 2015 ĉinaj turistoj elspezis 684.1 miliardojn da juanoj eksterlande, ilia pokapa elspezo kalkuliĝis al 11 625 juanoj kaj tiu en Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj evoluintaj landoj en Eŭropo kaj Ameriko superis 7 000 juanojn nur por aĉetado.

 

    La statistiko de la Monda Organizo pri Turismo de la Unuiĝintaj Nacioj montras, ke ekde 2012 Ĉinio estas la unua granda lando en turisma elspezo eksterlande kaj ĝia kontribuo al la monda turisma enspezo superis 13% de la totala turisma enspezo de la mondo. En 2015 la nombro de ĉinaj turistoj, kiuj vojaĝis eksterlanden, kaj iliaj elspezoj ambaŭ okupis la unuan lokon de tiuj en la mondo, kun kresko de 25% kompare kun tiuj en 2014. Ekde 2008 post okazo de la monda financa krizo, Ĉinio ludis motoran rolon por reprosperigo de la monda ekonomio per vojaĝado kaj investado eksterlande.

 

Ĉinaj turistoj fariĝis neignorebla forto

 

    Donitaĵo el la Nacia Turisma Administracio de Usono montras, ke en 2015 ĉinoj je ĉ. 3 milionoj da hom/fojoj vojaĝis al Usono kun kresko de 16% kompare kun tiu en 2014, kaj tie ili pokape elspezis 6 000-7 000 usonajn dolarojn. La sumo multe superis tiun de aliaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments