El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xiangshan-Forumo okazos en Pekino

| 2016-10-09
Bookmark and Share


Gazetara konferenco pri la Sepa Xiangshan-Forumo
 

    Inter la 10a kaj la 12a de oktobro en Pekino okazos la Sepa Xiangshan-Forumo kunaranĝita de la Ĉina Asocio pri Milita Scienco kaj Ĉina Instituto pri Internaciaj Strategiaj Studoj.

 

    Kiel altnivela platformo de azia dialogo pri sekureco kaj defend-dialogo kun internacia influo, la forumo altiros pli ol 400 delegitojn el 64 landoj kaj internaciaj organizoj por diskuto pri azi-pacifika sekureca kunlaboro.

 

    La ĉeftemo de la ĉi-jara forumo estas konstrui novtipajn internaciajn rilatojn per sekureca dialogo kaj kunlaboro, kaj kvar temoj por diskuto estas respondi novajn sekurecajn defiojn en Azi-Pacifiko per kunlaboro, rolo de armeoj en monda regado, kunlaboro pri mara sekureco, internacia terorisma minaco kaj kontraŭrimedoj. Krome estas kvar subtemoj por diskuto pri rilatoj inter grandaj landoj kaj tutmonda strategia strukturo, tutmondiĝo kontraŭ detutmondiĝo: influo sur internacia sekureco, la plej freŝa disvolvo de terorismo kaj kreemaj rimedoj por kunlaboro, traktado de mara krizo kaj regiona stabileco.

 

    La forumo iniciatita en 2006 okazis jam ses fojojn. La antaŭaj kvar okazis en ĉiu dua jaro kiel platformo por interŝanĝoj inter internaciaj defendaj pensbankoj kaj fakuloj. Ekde 2014 la forumo okazas en ĉiu jaro por diskuto de la internacia komunumo pri sekureco kaj defendo en Azi-Pacifiko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments