El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekfunkciis la dua Esperanto-kurso nedeviga en la Mezlernejo Dependa de Tsinghua-Universitato

| 2016-10-10
Bookmark and Share


S-ro Li Weilun kaj liaj lernantoj en la dua nedeviga Esperanto-kurso
 

    La 27an de septembro 2016 ekfunkciis la dua Esperanto-kurso nedeviga en la Mezlernejo Dependa de Tsinghua-Universitato.

 

    La kurson unuhoran semajne gvidas s-ro Li Weilun, vicprofesoro de la hispana lingvo el la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj veterana Esperanto-edukisto, kun la de li kompilita lernolibro Moderna Esperanto por Infanoj kiel lerno-materialo. En ĝi partoprenas 27 lernantoj el la unua kaj dua lernojaraj klasoj de la mezlernejo, kaj ili akiros unu lernopoenton post sukceso en la ekzameno.

 

    En la pasinta jaro ĉiuj 32 lernantoj en la unua nedeviga Esperanto-kurso sukcesis en la ekzameno.

 

(Raportis Li Weilun)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments