El Popola Ĉinio>头条新闻>

Celebrado en Festo de Maljunuloj

| 2016-10-10
Bookmark and Share

 

    La 9a de oktobro ĉi-jare estis la Festo de Duobla Naŭo. Tiutage en la urbo Yinchuan de la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono okazis ceremonio de ora kaj arĝenta geedziĝoj kun la temo "longdaŭra amo" por 329 paroj da geedzoj el la aŭtonoma regiono. En bondeziroj ili rememoris dolĉan kaj romantikan amon.

 

 

 

    La Festo de Duobla Naŭo, kiu okazas en la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la ĉina lunkalendaro, estas konata ankaŭ kiel la Festo de Maljunuloj. Tiutage oni kutime supreniras monton, aprezas krizantemon kaj trinkas krizanteman vinon, tial tiu tago estas nomata ankaŭ kiel la Festo de Supreniro aŭ la Festo de Krizantemo. Krome, la naŭa tago de la naŭa monato havas homonimon de longa daŭro en la ĉina lingvo, tial tiutage oni ankaŭ konservas memoron de prapatroj kaj rekomendas respekton al maljunuloj. La Festo de Duobla Naŭo kaj la jenaj tri festoj, nome la Printempa Festo, Qingming-Festo kaj Yulanpen-Festo, estas la kvar ĉefaj tradiciaj festoj, en kiuj ĉinoj konservas memoron de siaj prapatroj. En la 28a de decembro 2012 la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio adoptis Leĝon pri Protekto de Rajtoj de Maljunuloj, kiu difinas, ke la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la ĉina lunkalendaro estas la Festo de Maljunuloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments