El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio eble fariĝos la sola lando posedonta spacostacion en 2024

| 2016-10-10
Bookmark and Share


La 15-an de septembro la spacolaboratorio Tiangong-2 estis pafita per la transporta raketo Changzheng-2-F-T2 en la Jiuquan-a Satelito-Lanĉa Centro. (Foto de Ju Zhenhua, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Lei Fanpei, prezidanto de Ĉina Aerokosma Scienc-Teknika Kompanio, diris, ke Ĉinio planas lanĉi eksperimentan kernan kajuton de spacostacio ĉirkaŭ 2018, kaj lanĉos 20-tunan spacostacion kun kelkaj kajutoj ĉirkaŭ 2022. Post kiam la internacia spacostacio ne plu funkcios en 2024, Ĉinio eventuale fariĝos la sola lando, kiu posedas spacostacion.

 

    Lei Fanpei diris, ke estis difinita la projekto de Ĉinio pri establigo de spacostacio. La spacostacio havos unu kernan kajuton kaj du eksperimentajn. Ĝi povos samtempe kupliĝi kun kelkaj flugmaŝinoj. Ĉirkaŭ 2018 la eksperimenta kerna kajuto estos sendita en la difinitan orbiton per la transporta raketo Changzheng-5. Ĉirkaŭ 2022 Ĉinio lanĉos 20-tunan kelk-kajutan spacostacion.

 

    La 15-an de septembro estis lanĉita Tiangong-2, la unua spacolaboratorio de Ĉinio. Laŭplane, en la mezo de oktobro la kosmoŝipo Shenzhou-11 entenanta du kosmonaŭtojn kupliĝos kun Tiangong-2 en la orbito je 393 kilometroj super la tero. Dum la 30-taga restado tie la du kosmonaŭtoj faros provojn pri spacoutiligo por meti fundamenton kaj akumuli spertojn por konstruado kaj funkciado de la estonta spacostacio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments