El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio faris kontribuon por malriĉeco-reduktado tutgloba

| 2016-10-11
Bookmark and Share

 

 

 

    La raporto Malriĉeco kaj Kunprospero publikigita de la Monda Banko la 2-an de oktobro, montras, ke malgraŭ malforteco de la tutmonda ekonomia kreskado, daŭre malpliiĝas la nombro de homoj en ekstrema malriĉeco. Laŭ rilata statistiko, en 2013 la nombro de ekstremaj malriĉuloj, kies ĉiu-taga vivkosto estis malpli ol 1.9 usona dolaro, kalkuliĝis al 800 milionoj, malkreskis je 100 milionoj kompare kun tiu en 2012. La raporto diras, ke Ĉinio kaj aliaj landoj en Azi-Pacifika Regiono faris grandan kontribuon por malriĉec-reduktado en la mondo.

 

    Tio ne estas la unuafoja emfazo de la Monda Banko pri la granda kontribuo de Ĉinio por la monda malriĉeco-reduktado. Antaŭ unu jaro, Hao Fuman, estro de la Monda Banko por Ĉinio, konstatis, ke estas vaste rekonataj la grandaj atingoj de Ĉinio en reduktado de ekstrema malriĉeco. La plej nova taksado fare de la Monda Banko laŭ la internacia normo pri malriĉeco en 2011 kun la aĉetpova alparo je 1.9 usonaj dolaroj ĉiutage, montras, ke la nombro de ĉinaj malriĉuloj malkreskis de 88% en 1988 al 6.5%% en 2012. "Ĉinio akiris eksterordinarajn atingojn, kiuj superis nian imagon," diris Hao Fuman.

 

    La Raporto pri Mil-jara Disvolva Celo de UN en 2015 montras, ke la nombro de ĉinaj malriĉuloj malkreskis de pli ol 60% de la totala loĝantaro en 1990 al 4.2% en 2014, kaj la kontribuo de Ĉinio al la tutmonda malriĉec-reduktado superis 70% de tiu de la tuta mondo. Evidente pliboniĝis infrastrukturoj en malriĉaj regionoj de la lando, kiaj vojoj, akvoutiligo, aliro al elektro kaj loĝdomoj, pliboniĝis ankaŭ la sistemoj pri publika servo kaj edukaj kondiĉoj, kaj perfektiĝas iom post iom la sistemo pri kuraca servo.

 

    Antaŭ nelonge, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dum la ĝenerala asembleo de UN, ke oni devas preni forigon de malriĉeco kaj malsateco kiel ĉefan taskon, antaŭenigon de forta, daŭripova, ekvilibra kaj torelema kreskado de ekonomio kiel apogon por formigi bonan cirkuladon de ekonomio, socio kaj medio, kaj suriri sur daŭrigeble disvolvan vojon ekonomi-prosperan, soci-progresan kaj medi-bonan.

 

    La ideo de Ĉinio ne nur antaŭenigis la malriĉec-reduktan aferon de Ĉinio, sed ankaŭ liveris novan projekton por daŭripova disvolvado tutgloba.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments