El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina librofoiro en Kamboĝo

| 2016-10-11
Bookmark and Share

 

    Matene de la 10a de oktobro en Paca Libro-Centro, Pnompeno, la ĉefurbo de Kamboĝo, inaŭguriĝis ĉina librofoiro. La foiro montras al legemaj kamboĝanoj pli ol milon da libroj en la lingvoj ĉina, kamboĝa, angla kaj franca, inkluzive de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kiuj ampleksas politikon, ekonomion, kulturon kaj historion.

 

    La inaŭguron ĉeestis pli ol 170 homoj, inkluzive de la vicestro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Tuo Zhen, Ŝtata Sekretario por Kamboĝa Ministerio de Kulturo kaj Artoj Khim Sarith, registaraj funkciuloj, gastoj, reprezentantoj kaj ĵurnalistoj el Ĉinio kaj tiuj el Kamboĝo.

 

    La librofoiro estas kunaranĝita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la Ĉina Internacia Libro-Komerca Kompanio kaj la redakcio de El Popola Ĉinio. La librofoiro en la daŭro de unu semajno samtempe okazas en kelkaj kamboĝaj ĉen-librovendejoj sub la aŭspicioj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Kamboĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments