El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 500 eksterlandaj edukaj institucioj en la Ĉina Internacia Eduka Ekspozicio

| 2016-10-12
Bookmark and Share

 

    En la 22-a kaj la 23-a de oktobro okazos la Ĉina Internacia Eduka Ekspozicio en la Ĉina Nacia Konvencia Centro de Pekino. En la ekspozicio partoprenos pli ol 500 eksterlandaj edukaj institucioj el pli ol 40 landoj kaj regionoj, kiaj Aŭstralio, Britio, Usono kaj aliaj.

 

    Irlando, kiel la honora gasto, organizos 19 edukajn instituciojn al ĉi tiu ekspozicio. La brita grupo el ĉ. 80 edukaj institucioj, inkl. de ne nur institucioj universitataj, sed ankaŭ preparaj institutoj, privataj lernejoj, lingvo-lernejoj kaj tiel plu, partoprenos en la ekspozicio, post aŭtentikigo de la brita registaro. La usona grupo el pli ol 60 universitatoj respondos demandojn de vizitantoj en la ekspozicio, faros prelegojn kaj klarigos novajn politikojn kaj informojn pri studo en Usono.

 

    Laŭ konigo, la ĉi-jara ekspozicio daŭre provizos per precizaj konsultiĝaj servoj por studo eksterlande.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments