El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina libroekspozicio en Dako

| 2016-10-12
Bookmark and Share

 

    Antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Bangladeŝo, ĉina libroekspozicio sub la aŭspicioj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio estis malfermita en Dako, la ĉefurbo de Bangladeŝo, en la 11a de oktobro.

 

    Vicestro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Tuo Zhen diris en la malfermo: "Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ faros ŝtatan viziton al Bangladeŝo, kio havas gravan influon sur akcelo de la ĉina-bengala amikeco kaj profundigo de la reciprokprofita kunlaboro. Okaze de tiu grava momento la ĉina flanko elektis pli ol mil librojn pri ĉinaj politiko, ekonomio kaj kulturo por la libroekspozicio en Bangladeŝo, celante, ke pli da bangaladeŝaj legantoj konu kaj komprenu Ĉinion."

 

    Aranĝita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la sep-taga libroekspozicio prezentas ĉinajn librojn, inkluzive de Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kiuj ampleksas politikon, ekonomion, kulturon, historion, socion kaj konstruadon de Unu Zono kaj Unu Vojo.

 

    Estas malmultaj bengallingvaj libroj pri Ĉinio. Ĉina Radio Internacia kaj la Komerca Eldonejo de la ĉina flanko kunlabore kun plej supera instituto pri lingvaj studoj kaj plej granda bengallingva eldonejo de la bangladeŝa flanko eldonos Unu Zonon kaj Unu Vojon, Mikro-Ĉinion, Ĉinan Kulturon en la bengala lingvo en la venontaj kvin jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments