El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Jaro de la Lernanto -- Filmkonkurso de ILEI

| 2016-10-13
Bookmark and Share


La konkurso nomiĝas "Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI" kaj estis lanĉita -- kune kun la jaro mem -- en julio 2016. La celoj estas arigi filmetojn, kiuj levas la konscion de la publiko pri nia lingvo kaj kiuj stimulas al junuloj pensi pri transdono de scioj per modernaj manieroj. La konkurso havas du kategoriojn: "lingvo" kun maksimuma daŭro de unu minuto kaj "interkultura harmonio" kun maksimuma daŭro de tri minutoj. La alkroĉita regularo donas ekzemplojn pri eblaj temoj kaj aliroj. Ĝi prezentas detalan konkursan kalendaron, aŭtoroj devos sin anonci dum januaro aŭ februaro 2017, kaj liveri la filmojn ĝis la 30a de aprilo, kun anonco de la rezultoj en julio 2017 -- la filmoj estos montritaj en la 50a Kongreso de ILEI en Busano, Koreio, kie la kongresanoj rajtos voĉdoni por decidi pri publika premio. Fine de la regularo aldoniĝas la Aliĝilo por partopreno.



    Filmoj devas alveni en formato MPG-4 aŭ MP4 kun maksimuma pezo de 100 MB. Grandas la ĝenro-ebloj kaj uzataj ekipaĵoj, sed la filmoj devas esti en Esperanto. La ĵurio estas internacia kaj konsistas el aŭ profesiaj filmistoj aŭ personoj kun granda sperto en la kampo. La unua premio en ĉiu kategorio: €200 kaj la dua -- €100. La gajnantoj de la publikaj premioj ricevos diplomojn.


(Kontribuo de Vito Tornillo el Italio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments