El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tria Monda Interreta Konferenco okazos novembre en Ĉinio

| 2016-10-13
Bookmark and Share


Interreta Internacia Konferenc-Centro de Wuzhen, tute nova konferencejo
 

    Matene de la 12a de oktobro vicdirektoro de la Retspaca Administracio de Ĉinio Ren Xianliang diris, ke la Tria Monda Interreta Konferenco kun la temo "novig-akcela disvolvado de Interreto por ĉies bono -- konstrui komunumon de komuna sorto en Interreto" okazos de la 16a ĝis la 18a de novembro en Wuzhen de Zhejiang-provinco.

 

    16 forumoj kaj 20 temoj

 

    Ren diris, ke la organiza komitato de la konferenco sendis invitilojn al pli ol 1,200 homoj tutmonde, inkluzive de reprezentantoj el registaroj, tiuj el internaciaj organizoj, gvidantoj el ĉinaj kaj alilandaj interretaj firmaoj, gastoj el Hongkongo, Makao kaj Tajvano, akademianoj kaj eksterlandaj pensbankaj fakuloj. Pluraj fremdlandaj ŝtatgvidantoj kaj ministroj konfirmis la ĉeeston. La konferenco publikigos dokumenton pri atingoj, kiuj liveros ĉinan saĝon al regado de Interreto tutmonde. Dume estos subskribitaj ankaŭ interkonsentoj pri kunlaboro inter ĉinaj kaj alilandaj registaroj, entreprenoj kaj pensbankoj.

 

    La konferenco kun 16 forumoj kaj 20 temoj tuŝos ekonomion, novigon, kulturon, regadon kaj internacian kunlaboron de Interreto. La ekspozicio Interreta Lumo montros disvolviĝon de Interreto en Ĉinio kaj teknikajn atingojn de Interreto tutmonde.

 

    Guglo kaj Fejsbuko povas eniri Ĉinion en iu ajna tempo

 

    Pri reveno de Guglo kaj Fejsbuko al Ĉinio, Ren respondis, ke la disvolvado de Interreto en Ĉinio ĉiam sekvas malferman politikon, kaj se eksterlandaj interretaj firmaoj observas ĉinan leĝon, ne damaĝas la ŝtatajn interesojn de Ĉinio nek la interesojn de ĝiaj konsumantoj, Ĉinio bonvenigas ilin eniri la ĉinan merkaton kaj partopreni en la disvolvado de Interreto en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments