El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

| 2016-10-14
Bookmark and Share

 

    Kun la ĉeftemo: "Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado", Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazos de la 17a ĝis la 20a de novembro 2016 en la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia je nur 30 km for de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno.

 

    La programo konsistos el kelkaj partoj: Prelegoj (en du paralelaj blokoj -- ĉeftemaj kaj alitemaj); trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.); fakaj diskutoj (pri certa temo); vespera (neformala) programo (vin-gustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.).

 

    Ekskurso (laŭ interkonsento kaj mendoj): E@I-teamo invitas vin ĉiujn -- ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2016. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

 

    Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

 

(Kontribuo de Vito Tornillo el Italio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments