El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ŝmiraĵo tre plaĉas al egiptoj

| 2016-10-14
Bookmark and Share

 

    La usona ĵurnalo Wall Street Journal raportis, ke ĉinaj turistoj al Egiptio nepre kunportas ruĝajn ladskatoletojn samgrandajn kiel monero, kiuj entenas ŝmiraĵon, kaj donacas ilin kiel trinkmonon al egiptaj servistoj. La ŝmiraĵo povas refreŝigi homojn kaj kuraci malsanetojn.

 

    "Dura valuto" dum vojaĝo en Egiptio

 

    Ĉina turisto Ye perdis la vojon dum vizito en Karnak-Templo. Egipta ĉiĉerono helpis lin. Por rekompenci la ĉiĉeronon, Ye donacis al li ruĝan ladskatoleton da malvarmetiga ŝmiraĵo. La ĉina ŝmiraĵo jam fariĝis "dura valuto" de ĉinaj vojaĝantoj en Egiptio.

 

    Dum ses-taga vojaĝo Ye donacis 50 skatoletojn da malvarmetiga ŝmiraĵo. "Antaŭ la vojaĝo laboranto el vojaĝ-agentejo foj-refoje diris al mi, ke mi nepre kunportu sufiĉe da malvarmetiga ŝmiraĵo por faciligi la vojaĝon," diris Ye. "Egiptoj estas amikaj al ĉinaj vojaĝantoj, kaj ili ŝatas la donaceton."

 

    Kiel la ĉina ŝmiraĵo fariĝis ponto inter malsamaj civilizacioj?

 

    Marion estas purigisto en feriejo ĉe la marbordo Hurghada de la Ruĝa Maro. Li diris, ke li ricevis multe da ĉina ŝmiraĵo, kaj li ofte transdonacis plejparton de ili al familianoj kaj amikoj. Ankaŭ egipta ĉiĉerono Lewis diris, ke li ricevis dek milojn da skatoletoj da ŝmiraĵo en la pasintaj jaroj, kaj kelkfoje li ricevis tujmanĝeblan nudelon aŭ monbiletojn kun la valoro de kvin juanoj.

 

    Multaj egiptoj ne komprenas kial ĉinaj turistoj ĉiam donacas al ili ŝmiraĵon, ĉar alilandanoj plejparte donacas al ili kontantan monon. Egipta ĉiĉerono Waleed opiniis, ke la kutimo eble originis el la 1980-aj jaroj, kiam la ĉina ekonomio restis en komenca periodo de disvolvado. Ŝparemaj ĉinaj diplomatoj donacis al egiptaj amikoj ĉinan ŝmiraĵon kun la marko de la ĉina kulturo.

 

    Egiptologo Li Xiaodong el Nordorienta Instruista Universitato opiniis, ke komence ĉinaj turistoj kunportis ŝmiraĵon al Egiptio por persona uzo. Poste ili trovis, ke ankaŭ egiptoj ŝatas la ĉinan tradician kuracilon kaj donacis ilin kiel trinkmonon. Laŭ multaj ĉinaj turistoj, la ĉina ŝmiraĵo estas pli deca donaco ol mono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments