El Popola Ĉinio>头条新闻>

La artikolo de Xi Jinping vekis varman reagon en Kamboĝo

| 2016-10-14
Bookmark and Share


Tagmeze de la 13-a de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Pnombenon kaj komencis sian ŝtataferan viziton en Kamboĝo.
 

    Laŭ invito de kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtataferan viziton en Kamboĝo la 13-an kaj la 14-an de oktobro. Antaŭ la vizito lia artikolo "Ĉinio kaj Kamboĝo: Bonaj Najbaroj kaj Fidindaj Amikoj" estis publikigita en la kamboĝa ĵurnalo Rasmei Kampuchea Daily Newspaper. En la artikolo Xi retrorigardis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj la disvolvan procezon de la amikaj kunlaboraj rilatoj de la du landoj, kaj prezentis gravajn proponojn por antaŭenpuŝi ĉiuflankan, multkampan kaj profundnivelan disvolvadon de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo.

 

    La artikolo vekis vastan atenton kaj varman reagon en Kamboĝo. Laŭ kamboĝanoj, tiu artikolo enkorpigis, ke Xi Jinping konsideras Kamboĝon kiel veran amikon de Ĉinio, kaj donis al la kamboĝa popolo pli multe da fido pri plua disvolvado de la rilatoj inter Kamboĝo kaj Ĉinio.

 

    Phay Siphan, proparolanto de la Kamboĝa Konsilio de Ministroj, diris, ke la artikolo de Xi montris la grandan atenton de Ĉinio pri disvolvado de la rilatoj inter Kamboĝo kaj Ĉinio, kaj la subtenon al Kamboĝo en ĉiuj flankoj.

 

    Sok Eysan, proparolanto de la Kamboĝa Popola Partio, diris ke Xi Jinping donis grandan honoron al Kamboĝo kaj ĝia popolo. "Malgraŭ tio, ke Kamboĝo estas malgranda lando, Ĉinio traktas nin en egaleco kun aliaj landoj. Kamboĝo fieras esti fidinda partnero de Ĉinio, kaj kredas, ke la vizito de Xi plu profundigos la amikecon, solidarecon kaj ĉiuflankan kunlaboradon inter la du landoj. "

 

    Mey Kalyan, supera konsilisto de la Plej Supera Nacia Ekonomia Konsilio, diris ke la artikolo de Xi donis al la kamboĝa popolo pli multe da fido pri intimigo de la kamboĝa-ĉinaj rilatoj en la estonteco.

 

    Chheang Vannarith, prezidanto de la Kamboĝa Instituto por Strategia Esplorado, diris, ke la artikolo de Xi sciigis lian personan amon al Kamboĝo kaj lian sinceran traktadon de Kamboĝo kiel vera amiko de Ĉinio.

 

    Joseph Matthews, direktoro de ASOAL-a Eduka Centro en Pnompeno, diris, ke la artikolo de Xi montris la ĉiuflankajn strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn de la du landoj en senĉesa disvolvado kaj lian altan atenton pri la rilatoj inter Kamboĝo kaj Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments