El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto atingis Kamboĝon por oficiala vizito

| 2016-10-14
Bookmark and Share

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde atingis Pnompenon por ŝtata vizito al Kamboĝo, kun la celo plifirmigi la tradician amikecon inter la du landoj kaj profundigi ilian ampleksan strategian kunlaboran partnerecon.

 

    Tio estas la unua vojaĝo de Xi kiel prezidanto al tiu sudorient-azia lando. En 2009, li faris oficialan viziton al la regno kiel vicprezidanto.

 

    Laŭ plano Xi renkontiĝos kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, vizitos reĝan patrinon Norodom Monineath Sihanouk kaj okazigos intertraktadon kun ĉefministro Hun Sen.

 

    La du landoj atingos serion da kunlaboraj interkonsentoj dum la vizito de Xi por integri siajn disvolvajn strategiojn kaj akceli praktikan kunlaboron.

 

    Ĉinio kaj Kamboĝo ĝuis tradician amikecon, kiu estis forĝita kaj kultivita de ĉinaj gvidantoj de la pli maljuna generacio kaj eksa kamboĝa reĝo Norodom Sihanouk.

 

    En junio de ĉi tiu jaro, Xi kaj Sihamoní renkontiĝis en Pekino, kiam la reĝo faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj promesis antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian kunlaboran partnerecon, kiu estis establita antaŭ ses jaroj.

 

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments