El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nombro de malriĉuloj reduktita plej multe en Ĉinio

| 2016-10-17
Bookmark and Share

 

    La 17-an de oktobro, okaze de la 3-a Ĉina Tago de Malriĉeco-Mildigo, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉina Progreso en Malriĉeco-reduktado kaj Homaj Rajtoj.

 

    La blanka libro enhavas ses partojn, nome malriĉeco-reduktado akcelis disvolvadon de la homrajta afero en Ĉinio, garantio de ekzisto-rajto de malriĉa loĝantaro, konservado de rajtoj de specifaj homgrupoj, plibonigo de disvolvo-cirkonstancoj de malriĉaj regionoj, kunantaŭenpuŝo de la malriĉeco-redukta afero kaj malriĉeco-reduktado eniris en ŝlosilan periodon.

 

    La blanka libro diras, ke laŭ la Raporto pri Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN en 2015, la nombro de ĉinoj en ekstrema malriĉeco malkreskis de 61% en 1990 al malpli ol 30% en 2002, kaj al 4.2% en 2014, kaj la kontribuo de Ĉinio al la tutmonda malriĉeco-reduktado superis 70% de tiu de la tuta mondo. Ĉinio estas la lando, kies malriĉa loĝantaro reduktiĝis plej multe en la mondo, kaj la lando, kiu unue realigis la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de UN, faris grandan kontribuon por la tutgloba malriĉeco-reduktado kaj estas vaste laŭdata de la internacia komunumo.

 

    La blanka libro diras, ke klopodante por elimini malriĉecon en sia teritorio, Ĉinio pozitive subtenis kaj helpis aliajn evoluantajn landojn. Dum la lastaj pli ol 60 jaroj post sia fondiĝo en 1949, Ĉinio donis al 166 landoj kaj internaciaj organizoj helpon je ĉirkaŭ 400 miliardoj da juanoj, sendis pli ol 600 mil homojn por fari helpadon en aliaj landoj, sep-foje nuligis ŝuldojn senintereze pruntedonitajn al la landoj kun grandega ŝuldo kaj al la landoj plej subevoluiĝintaj, liveris al 69 landoj kuracajn helpojn kaj helpis pli ol 120 evoluantajn landojn en efektivigo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments