El Popola Ĉinio>头条新闻>

Denove malfermita la Prezidenta Biblioteko kaj Muzeo de Richard Nixon

| 2016-10-17
Bookmark and Share

 

    Post pli-ol-unu-jara renovigo, la Prezidenta Biblioteko kaj Muzeo de Richard Nixon estis denove malfermita al la publiko en la 14-a de oktobro. La biblioteko/muzeo estas en Yorba Linda, Kalifornio, Usono.

 

    La historia vizito de Richard Nixon al Ĉinio en 1972 estas unu el la fokusoj de la ekspozicio aranĝita post la renovigo de la biblioteko. En la ĉina pavilono estas elmontrataj grandvaloraj historiaj relikvoj, fotoj kaj rilataj dokumentoj pri la vizito de Nixon al Ĉinio. Ili celas memorigi la publikon pri la signifa diplomatia momento en la historio inter Ĉinio kaj Usono. Multaj fotoj kaj dokumentoj estas unuafoje elmontrataj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments