El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis pilotatan kosmoŝipon Shenzhou-11

| 2016-10-17
Bookmark and Share

Je la 7a horo kaj 30 minutoj de la 17a de oktobro en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro estis ĵetita la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 sur la supro de la portoraketo Changzheng-2F Y11. (Foto de Li Gang el Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Je la 7a horo kaj 30 minutoj de la 17a de oktobro en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro estis ĵetita la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 sur la supro de la portoraketo Changzheng-2F Y11. Post 575 sekundoj la kosmoŝipo apartiĝis de la portoraketo, eniris difinitan orbiton, kaj sendis du astronaŭtojn Jing Haiping kaj Chen Dong en la spacon. Ili bone fartas, kaj la ĵeto estis plensukcesa.

 

Astronaŭtoj Jing Haiping (maldekstre) kaj Chen Dong antaŭ la kosmovojaĝo (Foto de Li Gang el Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Tio estas la sesa pilotata spacoflugo de Ĉinio. Post enorbitigo la kosmoŝipo sendepende flugos du tagojn, kaj poste ĝi aŭtomate kupliĝos kun la spacolaboratorio Tiangong-2. Dum flugado de la kombinaĵo la astronaŭtoj restos 30 tagojn en la spacolaboratorio por sciencaj kaj teknik-aplikaj eksperimentoj.

 

    Tio estis la 237a flugo de la portoraket-serio Changzheng.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments