El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo

| 2016-10-18
Bookmark and Share

 

    Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.

 

    Tia spaco estas bezonata, klarigas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, ĉar kaj UEA kaj TEJO volas plimultigi la volontulojn en la Centra Oficejo. La bonfarto de niaj volontuloj estas tre grava prioritato, kaj ni opinias ke la nova domo helpos krei taŭgajn kondiĉojn por ili.

 

    La ampleksiĝo de la Volontula Servo de UEA kaj TEJO jam komenciĝis. UEA jam bonvenigis la unuajn volontulojn elektitajn laŭ malferma alvoko en decembro 2015, dum TEJO sukcese petis subvenciojn de eŭropaj instancoj por gastigi pluroble pli da volontuloj ol pasintjare. Nova alvoko baldaŭ sekvos.

 

    La aĉeto de domo estas ankaŭ prudenta financa investo, komentas Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA. Per lupagoj UEA ricevos pli ol ĝi povus gajni per ordinara bankdepono. Tamen estas ankaŭ grave ke niaj membroj subtenu la Volontulan Domon per siaj donacoj, ĉar tio helpos nin fari ĝin komforta kaj taŭga por la volontuloj kaj kovri la restadon de volontuloj el ekster Eŭropo, kiuj ne povas profiti de la samaj subvencioj kiel eŭropanoj.

 

    La Estraro de UEA tre dankas al la donacintoj, kiuj helpis por la aĉeto de la domo per la sumo de 7877,66 EUR.

 

    Por ricevi pliajn informojn bv. skribi al: domo@co.uea.org. Donacojn eblas fari al la kontoj de UEA. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu aldoni priskribon: Konto voldom.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments