El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Unua Internacia Festivalo de Dokumentaj Filmoj "Ora Arbo" en Frankfurto, Germanio

| 2016-10-18
Bookmark and Share

 

    De la 15-a ĝis la 18-a de oktobro en Frankfurto, Germanio, okazas la Unua Internacia Festivalo de Dokumentaj Filmoj "Ora Arbo", kiun iniciatis kaj organizas ĉina kompanio eksterlande. En la festivalo partoprenas pli ol 200 dokumentaj filmoj, el ili 38 el Ĉinio, Francio, Germanio, Israelo, Barato, Senegalo kaj aliaj landoj kaj regionoj sukcese eniris en la finan liston de la konkurso.

 

    Laŭraporte, en la ĉi-foja festivalo estos aljuĝitaj kvin premioj je la nomo de "Ora Arbo". Estas ankaŭ okazigataj diversaj aktivadoj kiel laŭtemaj forumoj, projekciado de dokumentaj filmoj kaj intertraktado pri kopirajtoj. Krome dum la baldaŭ okazonta Frankfurta librofoiro, la organiza komitato de la ĉi-foja filmofestivalo kaj tiu de la librofoiro kune okazigos la forumon: "Libroj renkontas dokumentajn filmojn".

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments