El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elĉerpita Kroniko de Bob Dylan

| 2016-10-18
Bookmark and Share

 

    Neatendite, ke la ĉi-jara Nobel-premio pri Literaturo estis aljuĝita al Bob Dylan en la 13a de oktobro. Ĝis nun li nenion komentis pri la premi-gajno. Tamen la ĉinaj legantoj aktive reagis. En nur kvar tagoj la vendokvanto de lia biografio estis 97-oble pli multe ol pasintmonate, kaj ankaŭ aliaj liaj biografioj havas grandan debiton.

 

    En JD-retbutiko kvar libroj pri Bob Dylan estas vendataj. La unua estas lia memoraĵ-libro Kroniko, tajpe verkita dum tri jaroj, kiu notas eksterordinarajn momentojn de lia vivo.

 

 

    La dua estas Laŭ la Ŝoseo: La Vivo de Bob Dylan, verkita de la brita verkisto Howard Sounes. La libro klare priskribas ĉiujn aspektojn de lia vivo.

 

    La tria estas Kiu Estas Tiu Viro? En Serĉo de Reala Bob Dylan eldonita de la populara usona verkisto David Dalton. Krome Eldonejo de Chongqing-a Universitato lanĉis kun hasto alian lian biografion Vojo Perdita al Hejmo verkitan de la konata muzikrecenzisto Robert Shelton, kiu malkovris lian talenton.

 

    Laŭ plej freŝaj donitaĵoj el JD-retbutiko en la 17a de oktobro, antaŭ la anonco de la Nobel-premio la vendokvanto de la kvar libroj estis ordinara, tamen ĝi rapide kreskis post la anonco. Ekzemple tiu de la ĉinlingva Kroniko dum unu horo post la anonco de la premio atingis preskaŭ la totalon de la antaŭaj kvar monatoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments