El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis la plej aĝa granda pando bredita de homoj en la mondo

| 2016-10-18
Bookmark and Share

 

    La 16-an de oktobro, granda pando "Jia Jia" mortis en la aĝo de 38 jaroj, kiel la plej aĝa granda pando bredita de homoj en la mondo.

 

    Laŭ raporto de la Ocean-Parko, la sano de "Jia Jia" rapide malboniĝis en la lastaj 2 semajnoj, kaj finfine en la mateno de la 16-a de oktobro oni eŭtanazie finis ĝian vivon post interkonsento de pluraj flankoj koncernantaj. Pasintjare "Jia Jia" kreis du mondajn rekordojn, tio estas "la plej aĝa granda pando en la mondo kaj la plej aĝa el la grandaj pandoj bredataj de homoj en la mondo". La aĝo de "Jia Jia" ekvivalentas al tiu de homo je 114 jaroj. La averaĝa aĝo de grandaj pandoj bredataj ĝenerale estas inter 25~30 jaroj.

 

    "Jia Jia" naskiĝis en la jaro 1978 en la provinco Sichuan de Ĉinio, kaj en 1999 ĝi estis donacita de la centra registaro de Ĉinio al ĝia speciala administra regiono Honkongo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments