El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina registaro financos la denovan publikigon de UNESKO-Kuriero

| 2016-10-18
Bookmark and Share

 

    En la 17-a de oktobro, la ĉina registaro subskribis memorandon de kunlaboro kun UNESKO por financi la denovan publikigon de UNESKO-Kuriero per 5.6 milionoj da usonaj dolaroj.

 

    UNESKO-Kuriero estas la oficiala gazeto de la faka organizaĵo de UN pri edukado, scienco kaj kulturo. Ĝi ekaperis en 1946, la papera eldonado estis ĉesigita en 2006 kaj la eldonado entute devis ĉesi en 2011 pro manko de financaj rimedoj.

 

    Kiel grava maniero por disvastigi la ideojn de UNESKO kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de la internacia organizaĵo en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

 

    Post la reapero la trimonata Kuriero unue eldoniĝos kvarfoje jare en la lingvoj ĉina, angla kaj franca, kaj iom post iom en ĉiuj ses oficialaj lingvoj de UN, kaj estos distribuata en ĉiuj membro-landoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments