El Popola Ĉinio>头条新闻>

La lanĉo de la kosmoŝipo Shenzhou-11 vekis atenton de alilandaj amaskomunikiloj

| 2016-10-18
Bookmark and Share

    La 17-an de oktobro la homporta kosmoŝipo Shenzhou-11 estis lanĉita per la transporta raketo Changzheng-2F en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro. Du astronaŭtoj, Jing Haipeng kaj Chen Dong, estis senditaj en la spacon kaj komencis la plej longan restadon de ĉinaj astronaŭtoj tie ĝis nun. La atingoj de Ĉinio en spacoflugado vekis grandan atenton de alilandaj amaskomunikiloj kaj retumantoj.

 

 

    La usona retejo CNN aperigis en sia ĉefpaĝo informon kaj foton pri la lanĉo de la kosmoŝipo Shenzhou-11, dirante, ke Ĉinio komencis la plej longan flugadon en la spaco, kaj dum 33-taga restado en la spaco ĉinaj astronaŭtoj faros eksperimentojn pri medicino, fiziko kaj biologio en la spacolaboratorio.

 

 

    La brita amaskomunikilo BBC faris raporton sub la titolo "Ĉinio Komencis la Taskon de Homporta Spacoflugado", dirante, ke ĉinaj astronaŭtoj komencis la plej longan restadon de ĉinaj astronaŭtoj en la spaco ĝis nun.

 

 

    La hinda amaskomunikilo The Hindu raportis la 17-an, ke lunde Ĉinio lanĉis la kosmoŝipon Shenzhou-11 portanta du astronaŭtojn. Tio signifas, ke Ĉinio plu proksimiĝis al la celo starigi propran spacostacion en 2022.

 

 

    Brita The Guardian diris la 17-an de oktobro, ke Ĉinio sendis du astronaŭtojn en la spacolaboratorion Tiangong-2 por fari preparon por la spacoprojekto post 6 jaroj.

 

 
    Yonhap, la novaĵ-agentejo de la Korea Respubliko, aperigis la artikolon sub la titolo "Ĉinio Lanĉis la Homportan Kosmoŝipon Shenzhou-11", kiu diras, ke tio refoje montras al la mondo ĉinan pozicion kiel nova potenca lando en la universo. La artikolo diras ankaŭ, ke la kosmoŝipo Shenzhou-11 portas la kernan taskon de Ĉinio sendepende konstrui la spacostacion kaj ĝia lanĉo havas mejloŝtonan signifon por releviĝo de Ĉinio en la universo.  
 

 

    Japana Yomiuri Shimbun aperigis la artikolon "Ĉinio Lanĉis Homportan Kosmoŝipon por Sondado sur Marso". La artikolo diras, ke Ĉinio planas sendepende konstrui spacostacion dum la jaroj 2018 kaj 2022, kaj post kiam la internacia spacostacio ne plu funkcios en 2024, Ĉinio eventuale fariĝos la sola lando, kiu posedas spacostacion.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments