El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio esperas stimuli naskadon per bebaj robotoj

| 2016-10-19
Bookmark and Share

 

    La aŭstralia reta revuo Dialogo raportis la 17-an de oktobro, ke dum la lasta jaro en Japanio oni komencis esplori kaj produkti bebajn robotojn por stimuli naskadon kaj trakti pli kaj pli gravan loĝantar-krizon.

 

    Japana amaskomunikilo raportis, ke laŭ statistiko de la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Komunikado de Japanio, ĝis la 1-a de januaro 2016 Japanio havas loĝantaron de 125.89 milionoj kaj la nombro de ĝia loĝantaro negative kreskadis dum la sinsekvaj 7 jaroj. Laŭ prognozo de UN, en 2050 la nombro de pli-ol-70-jaraj japanoj estos la duoblo de tiu de la 15-30-jaraj.

 

    En tiu stato, japanaj entreprenoj kaj scienc-esploraj institucioj komencis esplori kaj produkti bebajn robotojn por stimuli naskadon. Sciencistoj esploras ankaŭ kiel helpi junajn geedzojn fari nasko-preparadon kaj kiel kontentigi postulojn de infanoj en malsamaj aĝoj. Nun videblas 9-monata beba roboto Noby kaj la du-jara CB2.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments