El Popola Ĉinio>头条新闻>

Baldaŭ okazos en Pekino Monda Robota Konferenco

| 2016-10-19
Bookmark and Share


Homoido Jia Jia, la triageneracia interaga roboto esplorita de Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kaj ĝia partnero dum tri jaroj, povas kompreni bazajn esprimojn de homoj, havas etan vizaĝ-mienon kun moviĝo de buŝo kaj membroj. Ĝi havas la funkciojn de aŭtomata lokalizado kaj navigado en dinamika medio kaj nubservo.
 

    Inter la 21a kaj la 25a de oktobro en Pekina Yichuang-a Internacia Konferenco-Centro okazos la Monda Robota Konferenco kun la temo "kungajna kaj kunlabora novigo cele al konstruado de inteligenta socio".

 

    Xu Xiaolan, ĝenerala sekretario de la ĉi-jara Monda Robota Konferenco kaj vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Elektronika Instituto, diris, ke ĉi-jare la konferenco konsistas el tri partoj, nome ĉefa kaj faka forumoj, ekspozicio kaj konkurso. Ĝi povas esti nomata "Davos" de la robotikista rondo, "Hanovra Ekspozicio" en Ĉinio kaj "Olimpikoj" de robotoj.

 

    La kvin-taga ekspozicio montros industrian, servan kaj specialan robotojn kaj substrekos aplikadon de inteligentaj robotoj en industrio, agrikulturo kaj servoj. Preskaŭ 150 ĉinaj kaj alilandaj konataj firmaoj kaj iliaj produktoj montriĝos en la ekspozicio.

 

    La konkurso konsistas el ses partoj, nome defio de senstirista veturado, defio de flug-limo de senpilotaj aviadiloj, internacia subakva robotokonkurso, konkurso de stel-defio, RoboCup-defio, RoboCom-defio de junuloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments