El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca amaskomunikilo: la ĉi-jara nombro de ĉinaj turistoj al Francio malkreskos je 600 mil

| 2016-10-20
Bookmark and Share

 

    La franca ĵurnalo Les Échos raportis en la 17-a de oktobro, ke laŭ statistiko de la franca turisma agentejo A Tout France, dum la unuaj 7 monatoj de la kuranta jaro la nombro de ĉinaj turistoj al Francio malkreskis je 20% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj je 30% en aŭgusto post la terorisma atako okazinta en Nico. Deng Jialin, ĉefo de la oficejo de la agentejo en Ĉinio, diris: "Ĉi-jare la nombro de ĉinaj turistoj al Francio eventuale malkreskos al 1.6 milionoj, kun reduktiĝo de kvarono kompare kun tiu en 2015."

 

    Pasintjare la nombro de eksterlandaj turistoj al Francio kalkuliĝis al 84.5 milionoj da homoj, inkluzive de 2.2 milionoj da ĉinoj. Ĉinaj turistoj ne nur plibonigis la situacion de malaltiĝo de la nombro de turistoj al Eŭropo, sed ankaŭ donis grandan influon al la franca ekonomio per grandega elspezo tie.  

 

    Matthias Fekl, ŝtata sekretario de Francio pri ekstera komerco, turismo kaj eksterlandaj aferoj, diris: "Francio firme batalos kontraŭ la teroristoj kaj la terorisma krimo." Li promesis, ke dum la okazonta interministra turisma kunveno estos lanĉitaj novaj rimedoj tiucele.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments