El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita aplikebla poŝtelefona programo Herolisto de Longa Marŝado

| 2016-10-20
Bookmark and Share

 

    La 19an de oktobro, Enciklopedio de Ĉina Eldonejo publikigis la aplikeblan poŝtelefonan programon Herolisto de Longa Marŝado por memorfesti la 80-jaran jubileon de la venko de la Longa Marŝado de la Ruĝa Armeo. Homoj povas poŝtelefone legi la rakontojn de la Longa Marŝado.

 

    La enhavo de la herolisto, kun 150 miloj da ĉinaj ideogramoj kaj pli ol cent fotoj, venas de Enciklopedio de Ĉinio (la dua eldono), kaj priskribas 108 heroojn kaj iliajn atingojn en la formo de kapvortoj. La tuta programo konsistas el 50 megabajtoj da datumoj.

 

    "La verko celas, ke la juna generacio kaj eĉ la tuta mondo povu legi tiujn rakontojn, koni tiujn heroojn kaj kortuŝiĝi pri la ĉina miraklo." Liu Hang, vicĉefredaktoro de Enciklopedio de Ĉina Eldonejo, diris, ke okaze de la 80a datreveno de la venko de la Longa Marŝado de la Ruĝa Armeo estis publikigita Herolisto de Longa Marŝado, kiu reaperigas la historiajn scenojn de la Longa Marŝado per nova komunikilo, bildigas heroojn de la Longa Marŝado en nova maniero, rakontas pri la Longa Marŝado per nova tekniko, kaj interpretas la spiriton de la Longa Marŝado en nova formo.

 

    La poŝtelefona programo estas senpage elŝutebla el ret-programaro de poŝtelefonoj Android kaj Apple.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments