El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 400 eksterlandaj mezlernejanoj partoprenas en la konkurso pri la ĉina lingvo "Ĉinlingva Ponto" en la provinco Yunnan

| 2016-10-20
Bookmark and Share


En la 18-a de oktobro inaŭguriĝis en la Normala Universitato de Yunnan la 9-a konkurso pri la ĉina lingvo "Ĉinlingva Ponto" por mezlernejanoj el la tuta mondo. (Foto liverita de la Normala Universitato de Yunnan)
 
    En la 18-a de oktobro inaŭguriĝis en la Normala Universitato de Yunnan la 9-a konkurso pri la ĉina lingvo "Ĉinlingva Ponto" por mezlernejanoj el la tuta mondo. La temo de la ĉi-jara konkurso estas: "Ellernu la ĉinan lingvon kaj trovu geamikojn en la tuta mondo".

 

    En la ĉi-jara konkurso partoprenas efektive partoprenantaj kaj observantaj teamoj de 449 gelernantoj kaj instruistoj el 89 landoj. En la historio de tiu ĉi konkurso la ĉi-jara fariĝis la plej granda el la vidpunktoj de la nombro de la landoj kaj de tiu de la partoprenantoj. Dum la sekvanta duonmonato okazos skriba ekzameno pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo, parola konkurso, konkurso pri talentoj de la ĉina kulturo, interkontinenta konkurso kaj finalo por elekti la interkontinentan ĉampionon kaj la tutmondan ĉampionon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments