El Popola Ĉinio>头条新闻>

La rondira ekspozicio "Tri mil jaroj de ĉinaj ideogramoj" inaŭgurita en Tokio, Japanio

| 2016-10-21
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 18-a de oktobro en la Arta Muzeo Tokio-Fuji, Japanio, inaŭguriĝis la grandskala rondira ekspozicio de kulturaj relikvoj "Tri mil jaroj de ĉinaj ideogramoj". Pli ol 400 ĉinaj kaj japanaj gastoj el diversaj rondoj ĉeestis la tiutagan aktivadon.

 

    Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro en Japanio, rimarkigis, ke la ĉinaj ideogramoj estas unu el la plej malnovaj skrib-sistemoj de la mondo, kaj ke ili atestas originon de la ĉina civilizacio, registras la historiajn ŝanĝojn de Ĉinio kaj promocias kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La ĝis hodiaŭ ankoraŭ uzataj ĉinaj ideogramoj estas ne nur simboloj de lingva komunikado, sed ankaŭ ligilo, kiu konektas kulturajn rondojn de Ĉinio, Japanio kaj aliaj aziaj landoj. Por la ĉi-foja ekspozicio, Ĉinio pruntis multajn valorajn eksponaĵojn de diversaj kategorioj el malsamaj epokoj, kiel orakolaj skribaĵoj, bronzaĵoj, antikvaj libroj ktp. Cheng Yonghua daŭrigis, ke li estas konvinkita pri tio, ke la eksponaĵoj intime sentigos al la spektantaro kulturan proksimecon inter Ĉinio kaj Japanio, tiel ke ili povos promocii duflankajn kulturajn interŝanĝojn kaj plibonigi reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments