Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Antikvaj vilaĝoj en Guizhou

| 2016-10-21
Bookmark and Share

de Gao Shuyuan

 

    Arbo -- totemo de basha-anoj

 

    Basha estas mjaŭ-nacia vilaĝo en Qiandongnan-subprovinco de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. Tio estas la lasta tribo rajtigita posedi pafilojn. Vilaĝanoj diras, ke ili estas posteuloj de Chi You, mitologia estro de orienta Jiuli-klano en pratempo.

 


Basha-aj viroj kun pafiloj

 

    La vivo de basha-anoj nedisigeblas de arboj. Ili profunde kredas, ke ĉio de homoj estas donita de arboj. En pratempo homoj loĝis sur arboj evitante atakon de sovaĝaj bestoj, konstruis nestojn kaj domojn prenante arbojn kiel materialojn; arboj provizis homojn per hejtaĵoj kaj fruktoj. Tial la plej maljuna arbo estas la plej antikva prapatro. La maljunaj arboj, kiel prapatroj, ĉiam ilin protektas. Ĉe naskiĝo de bebo la gepatroj plantas arbojn kaj elektas por ĝi unu arbon kiel la arbon de ĝia vivo. Kiam homo forpasis, oni faras por li lignan ĉerkon, kiu enmetiĝas en la lokon de la arbo de lia vivo sen tombo kaj steleo. Basha-anoj ĝuste tiel konsideras sin membroj de la naturo. Ili tenas respekton al la naturo dum sia tuta vivo, kaj senbrue reiras en la naturon post la forpaso.

 


Antikva arbo

 

    Tambur-turo de Dong-nacio

 

    Jen turo tute el ligno, sen ajna najlo uzata. La tambur-turo estas sankta. Tie dong-oj diskutas aferojn kaj kantas. Se okazas disputoj inter familioj, la turo fariĝas loko por solvi kontraŭdirojn. Pro la sankteco de la turo la vilaĝanoj ĝenerale sin regas kaj solvas la problemojn per interkonsiliĝo.

 


Vilaĝanoj kantas ene de la turo

 


Tambur-turo

 

    Miljara indigo-tinkturado

 

    La metiartaĵoj de Dong-Nacio estas tinkturataj tute vegetale, la ĉefa materialo de tinkturado estas anilo. La tinkturado sen aldonaĵo kaj poluo estas tinktura maniero saniga. La metiarto estas heredata tie jam de mil jaroj kaj estas pli kaj pli ŝatata pro la antikveco, simpleco kaj beleco. La tradicia tinktura maniero jam kunfandiĝas kun la moderna desegnado kaj administrata kun la partopreno de klientoj en desegnado kaj vendata rete. En la nuna tempo oni ĝenerale aspiras sanon kaj komforton, kaj pro tio kredeble la nuna administra maniero certe helpos la tradician metiarton adaptiĝi al la modernaj bezonoj.

 


Indigo-tinkturado

 


Batikado

 

    Vilaoj en antikvaj vilaĝoj

 

    Oni konstruas vilaon kombinante tradicion kaj modernecon, kun la ligna domo de Dong-Nacio kiel prototipo, donante la impreson de miksiĝo de la tempo kaj de la spaco, kvazaŭ oni transpasus kaj la tempon kaj la spacon. Vilaoj konstruitaj inter montoj kaj riveroj liveras novan manieron transformi tradiciajn vilaĝojn. La vilaĝanoj dezirantaj modernecon povas konservi laŭaspekte la stilon de la domo kaj santempe plibonigi la aranĝon de endomaj vivbezonaĵoj.

 


Vilao

 

    Vojbara kanto de Dong-Nacio

 

    Kiam gastoj alvenas de malproksime, dong-oj viciĝas antaŭ la vilaĝo por bonvenigo; la varmkoraj virinoj staras en du vicoj, kantas dong-nacian kanton, kaj donacas memfaritan vinon. Poste la viroj kaj virinoj respektive viciĝas ambaŭflanke de la vojo. La virinoj manklakadas kaj la viroj ludas muzikajn instrumentojn por esprimi bonvenigon.

 


Vojbaraj knabinoj

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments