El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lupo elektita kiel maskoto de Mondpokalo en Rusio

| 2016-10-24
Bookmark and Share


La siberia lupo Zabivaka estis elektita kiel maskoto de la mondpokalo en Rusio.
 

    La 21an de oktobro la siberia lupo Zabivaka estis elektita kiel maskoto de la Mondpokala Futbalkonkurso de la Internacia Federacio de Futbal-Asocio en Rusio post du jaroj.

 

    Antaŭ la anonco, lupo, kato kaj tigro estis la tri kandidatoj. Post unu-monata voĉdonado, Zabivaka estis elektita per preskaŭ 53% da voĉoj.

 

    Zabivaka en la rusa lingvo signifas golinton. Dum elektado de la maskoto, opinioj de rusaj infanoj estis konsiderataj kaj universitataj studentoj partoprenis en la dezajnado. Pli ol miliono da homoj voĉdonis.

 

    Prezidanto de la organiza komitato de la futbalkonkurso Vitaly Mutko diris: "Mi kredas, ke la maskoto havos grandan influon sur la Konfederacian Pokalon en 2017 kaj la Mondpokalon en 2018."

 


Futbalisto Ronaldo tre ŝatas Zabivaka.
 

    Futbalista legendo Ronaldo diris en la ceremonio de publikigo de la maskoto: " Fuleco, la maskoto de la brazila mondpokalo, atingis grandan sukceson en Brazilo. Ĝin ŝatis miaj infanoj, ankaŭ plenkreskuloj. Tempo forflugis tiel rapide, ke nun ni lanĉas la maskoton por 2018. Maskoto estas ambasadoro de la mondpokalo, ĉar ĝi povas alporti pli granda ĝojo en la ludo. Mi kredas, ke mondaj futbalaj fanoj longtempe memoros Zabivaka."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments