El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laboroj de la Internacia Teatro-Federacio “Silka Vojo” komencita en Pekino, Ĉinio

| 2016-10-24
Bookmark and Share

 

    La 21-an de oktobro oficiale komenciĝis en Pekino, Ĉinio, la laboroj de la Internacia Teatro-Federacio “Silka Vojo”. La federacio estas granda multflanka internacia platformo por la arta industrio, kiun iniciatis kaj lanĉis la Grupo pri Artoj kaj Distro de Ĉinio sub subteno kaj gvidado de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kun la celo fari pozitivan kontribuon por altigi la artan kaj kulturan nivelojn de la landoj kaj regionoj, kie estas la membroj de la federacio, kaj por akceli regionajn kunlaborojn.

 

    Komence aliĝis al la federacio 56 institucioj pri kulturo kaj prezentaj artoj el 21 landoj kaj regionoj, kiaj Ĉinio, Usono, Britio, Francio, Rusio ktp, kaj 2 internaciaj organizoj. La federacio efektivigos ampleksan kunlaboron ankaŭ kun 28 transmaraj centroj pri la ĉina kulturo.

 

Redaktoro : Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments