El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ostaĝoj kaptitaj de piratoj savitaj post 4.5 jaroj

| 2016-10-25
Bookmark and Share

 

 

    En la 23-a de oktobro 2016 laŭ la loka tempo, alvenis al la flughaveno de Najrobo, Kenjo, 26 ostaĝoj liberigitaj de somaliaj piratoj.

 

    Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris ke en marto 2012 la tajvana fiŝkaptada ŝipo NAHAM3 estis kaperita de somaliaj piratoj. En la ŝipo estis 29 ŝipanoj, inter kiuj sin trovis 10 personoj el la ĉina ĉeftero, 2 el Tajvano de Ĉinio kaj ankaŭ 17 el Filipinoj, Indonezio, Vjetnamio kaj Kamboĝo. Intertempe bedaŭrinde mortis 3 ŝipanoj inkluzive de unu el la ĉina ĉeftero kaj alia el Tajvano. Pere de multmanieraj penoj, la 22-an de oktobro 2016 la pluvivantaj 26 ŝipanoj estis fine savitaj kaj en la 23-a alvenis al Kenjo sub la helpo de la rilata organizaĵo de UN. La ĉina registaro sendis specialan teamon por bonvenigi la savitajn ĉinajn ŝipanojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments