El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kontribuoj de Ĉinio al la aferoj de UN

| 2016-10-25
Bookmark and Share


Xi Jinping parolas en la ĝenerala diskutado de la Ĝenerala Asembleo de UN.
 

    La 25-a de oktobro 2016 estas la 45-a datreveno de la repreno de laŭleĝa seĝo en UN fare de Ĉinio. Antaŭ 45 jaroj Ĉinio reakiris sian laŭleĝan seĝon en UN. Tio ne nur pligrandigis fortojn de la evoluantaj landoj, sed ankaŭ aldonis grandan movforton al la paco kaj disvolvo de la mondo.

 

UN atestis brilan momenton de la grandlanda diplomatio de Ĉinio kun ĝia propra trajto

 

    En la pasinta septembro, ĉeestante la ĝeneralan diskutadon de la 70-a Ĝenerala Asembleo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping faris profundan eksplikadon pri politiko, sekureco, ekonomio, civilizacio kaj ekologio, elmetis la teorian sistemon pri novtipaj internaciaj rilatoj kaj projektis ĝeneralajn aranĝojn kaj metodojn por konstrui komunumon de la komuna estonteco de la homaro. Tiu teoria sistemo, surbaze de la profunda resumo pri la historia praktikado ĉina kaj monda, klare respondis la ŝlosilajn demandojn kiel pli bone plenumi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj kiel pli efike konservi kaj disvolvi la internacian sistemon kun UN kiel kerno.

 

La atento de Ĉinio al UN enkorpiĝis en diversaj flankoj de ĉina diplomatio

 

    En la pasinta septembro okazis en Hangzhou, Ĉinio, la Pintkunveno de G20, la plej altnivela, plej grandskala kaj plej grandinflua internacia pintkunveno gastigita de Ĉinio dum la pasinta jaro. Antaŭ la pintkunveno Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj membrolandoj de UN por informiĝi pri iliaj postuloj pri interesoj. Kun kreiva signifo la ĉi-foja pintkunveno unuafoje metis disvolvadon en la elstaran pozicion de la tutgloba makropolitika kadro, kaj unuafoje ellaboris agadplanon por efektivigi la agendon de UN pri daŭripova disvolvado ĝis 2030. Erudiciuloj opinias, ke dum la pintkunveno Ĉinio plene montris sian rolon kiel ponto por ligi sudajn kaj nordajn landojn kadre de la sistemo de UN.

 

    "UN komencis eniri en novan epokon, aliĝo de Ĉinio sendube havigis al UN pli grandan aŭtoritaton en traktado de gravaj internaciaj aferoj." La historio jam pruvis tiujn vortojn diritajn de Robert Farquer, reprezentanto el Nederlando, dum la 26-a Ĝenerala Asembleo de UN, la unua asembleo kun ĉeesto de la ĉina delegacio post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments