El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sesa plena sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ

| 2016-10-25
Bookmark and Share

 

    Inter la 24a kaj la 27a de oktobro en Pekino la 18a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigas sian sesan plenan sesion. En la sesio oni diskutos pri gravaj demandoj pri strikta regado de la partio, ellaboros gvidprincipon por en-partia politika vivo en la nova situacio kaj revizios Regularon pri En-Partia Superrigardo (Provanta). Kiuj punktoj estas la plej atentindaj?

 

    Ampleksa kaj strikta regado de la partio

 

    De post la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, la Centra Komitato gvidata de ĝenerala sekretario Xi Jinping, gravigis konstruadon de la partio, klare difinis la strategian aranĝon de kvar ampleksecoj: ampleksa kaj strikta regado de la partio, ampleksa konstruado de modere prospera socio, ampleksa profundigo de reformado. La sesio diskutas pri altigo de la strategia aranĝo al pli alta nivelo.

 

    Fortigo kaj reguligo de politika vivo ene de la partio

 

    En la sesio unu programo el la tagordo estas ellabori la gvidprincipon por en-partia politika vivo en la nova situacio.

 

    Kiel estos plifortigita kaj reguligita la en-partia politika vivo? Oni devas observi la statuton de la partio, sekvi la politikan linion, ideologian linion, organizan linion kaj amaslinion de la partio, emfazi trajtojn de politiko, epoko, principo kaj batalo en la en-partia politika vivo, fortigi la kapablojn de mempurigo, memperfektigo, memnovigo kaj memprogresigo, altigi la gvidan kaj regan nivelon de la partio, kreskigi la kapablojn kontraŭ koruptado kaj riskoj, konservi la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la partio, certigi unuecon de la partio kaj konservi progresemon kaj purecon de la partio.

 

    Revizio de Regularo de Superrigardo

 

    Kio estas la tasko de la en-partia superrigardo? La tasko estas certigi la efektivigon de la statuto kaj regularo de la partio, konservi unuecon de la partio, solvi la problemojn pri malforteco de la partia gvido, manko de partia konstruado, malforta regado, indiferenco de koncepto de la partio, senorda organizo, malstreĉa disciplino, certigi la plenan funkciadon kaj kernan rolon de la partiaj organizoj, kaj garantii la avangardan kaj ekzemplan rolon de ĉiuj membroj de la partio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments