El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kukumoj, kiuj "parolas" pri si mem

| 2016-10-25
Bookmark and Share

 

    Se oni skanas la du-dimensian kodon sur skatolo, la kukumoj en ĝi povas "paroli" al vi multon pri si mem: "Mia fizika raporto" informas vin ne nur pri rezulto de la kontrolado de pesticido-restaĵoj, sed ankaŭ pri nomoj de la koncernaj kompanio kaj ekzamenisto; "Mia aĉetinto" montras la informojn pri la kompanio, kiu aĉetis la kukumon por revendo kaj la tempo de ekspedo; "Kiu sendis min?" indikas la infomojn pri la ekspedisto kaj lia aŭtomobilo; "De kie mi venis?" anoncas la nomon de la bazaro kaj tiun de la legom-vendisto, kiu vendis la kukumon.

 

    La "parol-kapablo" de tiuj kukumoj estas ebligita de la retkomerca servo-platformo por spuri varojn en la urbo Chengdu. La manĝaĵo-ingrediencoj de la paltformo devas registritaj kaj oni devas alŝuti informojn pri ilia origino por la spur-sistemo. Kaj vendataj manĝaĵoj devas esti kontrolataj pri la kvanto de restanta pesticido antaŭ ol esti senditaj al la bazaro. Regule okazas inspektado fare de la tria partio kaj neregule fare de la registaro.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments