Miaj unuaj ferioj: Reveno al Pollando kaj Brazilo

| 2016-10-26
Bookmark and Share

    Jam preskaŭ unu jaro pasis ekde mia transloĝiĝo al Ĉinio, kaj mi uzis miajn feriojn por resti iom da tempo eksterlande. Pro miaj studoj en Poznano, mi bezonis unue viziti Pollandon kaj resti tie dum unu semajno por lecionoj en la universitato kaj sekve partopreni en ArKonEs. De tie mi flugis al Brazilo por viziti mian familion post plurmonata restado en Ĉinio. Mi estis bonŝanca pro la oportuno kunigi miajn feriojn kun du feriaj tagoj de Ĉinio: la Mezaŭtuna Festo en septembro kaj la Nacia Tago (kiun oni festas dum tuta semajno) en oktobro, sekve mi pasis preskaŭ unu monaton eksterlande.

 


La rektorejo de la universitato "Adam Mickiewicz" en Poznano

 

    Por la unua fojo mi aviadile atingis Poznanon: el Brazilo estas multe pli favorpreze flugi al Berlino ol Poznano, sed el Ĉinio mi trovis ambaŭ biletojn kontraŭ la sama prezo. Irante surstrate, inter belaj antikvaj konstruaĵoj kaj ĉarmaj verd-flavaj tramoj, mi sentis min tre ĝoja pro mia reveno: mi amas Poznanon! En la universitato mi revidis karajn amikojn kaj profesorojn, kaj dum tiu semajno mi havigis al mi tre agrablajn rememorojn. Sekve venis ArKonEs, kiam mi renkontis aliajn karajn amikojn, spektis klerigajn prelegojn kaj ĝuis bonajn artajn prezentaĵoj. Mia tempo en Pollando estis bonega!

 

    Aferoj rilataj al Ĉinio ĉiam kaptas mian atenton, kaj en Frankfurta flughaveno, atendante mian flugon al Brazilo, mi miris pri la abundeco de afiŝoj en la ĉina lingvo aŭ kun reklamoj de ĉinaj firmaoj. Ankaŭ estas tre facile trovi ĉinojn en Eŭropo, la ĉina lingvo aŭdiĝas ĉie, vendejoj en grandaj flughavenoj akceptas pagon per ĉinaj monbiletoj kaj ankaŭ per UnionPay-kartoj (la mia, tamen, ne funkciis en Frankfurto, eble pro manko de iu agordigo). Por atingi Poznanon mi devis atendi dum kelkaj horoj en Kopenhago, kaj por pasigi la tempon mi iom trarigardis vendejojn. Subite vendistino venis al mi kaj demandis en la angla, kun ĉina akĉento "Ĉu mi povas helpi vin?". Mi rigardis al ŝi kaj konstatis, ke ŝi aspektas kiel ĉinino. Sekve iu ĉino interesiĝanta pri aĉetado petis ŝian helpon kaj ili komencis interparoli en la ĉina lingvo.

 


Reklamo en la ĉina lingvo en Frankfurta flughaveno

 

    En Brazilo mi havis ankaŭ la impreson, ke estas pli facile ol antaŭe trovi ĉinojn en flughaveno: mi antaŭe vojaĝis inter Brazilo kaj Azio per mezorientaj kompanioj kaj ĉiam estis multaj ĉinoj en tiuj flugoj, sed nun ĉinaj pasaĝeroj plimultiĝas ankaŭ en flugoj inter Brazilo kaj Eŭropo, speciale en tiuj, kiuj liveras oportunan konekton al Ĉinio. Alveninte en la flughavenon, mi vidis ĉinon ĉe informejo, kaj brazila funkciulo salutis lin per "ni hao" tiom nature dirita, ke evidente tio fariĝis parto de lia ĉiutaga vivo. Kompreneble en la vico por mia flugo Frankfurten estis ankaŭ multaj ĉinoj, afero speciale rimarkinda pro tio, ke pasintjare, en januaro, mi prenis tiun saman flugon kaj estis preskaŭ neniu ĉino en la aviadilo. La kvanto de brazilanoj en la aviadilo okulfrape reduktiĝis.

 

    Dum la semajno en Pollando mi multe babilis kun amikoj pri la politika situacio de Brazilo. Alia brazilano diris al mi, ke alveninte en Brazilon, mi sentus min en alia lando ol tiu, kiun mi forlasis okaze de mia transloĝiĝo en Ĉinion, dum kelkaj eŭropanoj estis daŭre klopodante por kompreni kion okazis en Brazilo. Klopodante por klarigi, mi ofte rememoras mian profesoron pri brazila kulturo en la universitato: "Brazilo ne estas por amatoroj". Frazo certe prava, kaj tion mi ankaŭ konstatas en Ĉinio dum mia babilado kun ĉina amiko, portugallingva nomo Gonçalo, kiu laboras en la redaktejo de China Hoje (brazila versio de Hodiaŭa Ĉinio, pri kio mi jam verkis antaŭe) kaj klopodas por kompreni brazilan kulturon kaj la lastajn okazaĵojn en la lando.

 


Skribaĵo ĉe la rivero Tiete pledas por novaj balotadoj en la lando

 

    Mia alveno en Brazilon permesis al mi vidi propraokule la situacion de la lando: en San-Paŭlo mi veturis per buso inter du flughavenoj, kaj dumvoje kaptis mian atenton la abundeco de surmuraj skribaĵoj kontraŭ la nuna prezidento de la lando kaj pledante por novaj balotadoj, la kresko en la kvanto de homoj loĝantaj surstrate, la kompleta forlaso de la konstruado de trajnlinio al la internacia flughaveno. Vere plorinda situacio. Mi atingis la landon ses tagoj antaŭ la balotado por elekti urbestrojn kaj urbajn konsilantojn, kaj dum mia tuta busveturo mi aŭskultis en radio reklamadon de kandidatoj al urbestro de San-Paŭlo kaj ankaŭ la lastajn novaĵojn, kun substreko al la ĵus okazinta aresto de la eksa ministro pri financoj Antonio Palocci, transformita en spektaklo antaŭ la televidkameraoj samkiel pluraj aliaj arestoj de politikistoj dum la lastaj jaroj. La fama polica operacio "Aŭtolavejo" kreis tiom da similaj spektakloj, ke ili banaliĝis kaj ne plu forte eĥas kiel antaŭe. Mi retrovis en mia memoro plurajn antikvajn kazojn de politikistoj jure kondamnitaj, kiuj estis arestitaj nur post la balotadoj por ne influi la rezulton, sed ĉi-foje okazis la malo, du eksministroj de la sama partio estis arestitaj surbaze de nepruvitaj akuzoj, sen jura kondamno, nur kelkajn tagojn antaŭ la balotado, kaj ilia aresto estis dum la tuta semajno la ĉefa temo de televidĵurnaloj, kun konsekvenca influo en la balotado.

 

    La nuna etoso en Brazilo estas tiu de postebrio post granda festeno. Mi renkontis amikojn kaj familianojn kiuj laboras en publikaj firmaoj kiujn la registaro emas privatigi, kaj ili estas maltrankvilaj pri la situacio, pro la multaj riskoj envolvitaj: salajro-reduktiĝo, perdo de rajtoj aŭ hierarkia pozicio en la laborejo, maldungo kaj kompreneble ankaŭ timo pri la estonteco de la firmao. Post la balotado, la atento revenis al la leĝproponoj de la nova registaro, kiuj celas nuligi historiajn rajtojn de brazilaj laboristoj, redukti elspezojn pri edukado kaj sano kaj limigi kreskadon de salajroj.

 


Busveturo inter flughavenoj donis al mi oportunon revidi la urbocentron de San-Paŭlo

 

    Alia penso ofte venis al mia kapo dum mia tempo en Brazilo: rememorante pri artikolo de la angla ĵurnalisto Tim Vickery pri la similaĵoj inter sia juneco en Londono de la 60-aj jaroj kaj Brazilo ekde la enposteniĝo de Lula kiel prezidento, mi ofte pensis pri la similaĵoj inter nuna Brazilo kaj la Anglio de Margaret Thatcher: ĉu estas Michel Temer la brazila Thatcher? Mi ne volas diskuti detalojn, sed min deteni al la ĝeneralaj trajtoj de ambaŭ regantoj: ili ambaŭ anstataŭis iom longan periodon de regado de laborista partio kaj adoptis la novliberalan agendon de tiuj, kiuj estis opozicio ĝis ilia enposteniĝo.

 

    Kion atendi de Temer ekde nun? Analizo de la regado de Thatcher en Anglio povas doni al ni ideon pri la ĝeneralaj trajtoj de lia programo, kiu samkiel la ŝia naskiĝas de konservativa ondo reage al politikoj kiuj rezultis en socia leviĝo de la plej malaltaj sociaj tavoloj. Multaj fakuloj pri Brazilo diras, ke la elito ne volas forigon de malriĉeco en la lando, ĉar mizero provizas ilin per servistoj, kuiristoj kaj pordistoj, kiuj ludas la rolon de la iamaj esklavoj.

 

    Tim Vickery, en la sama artikolo, rememoras sian hazardan renkontiĝon kun alia brito, fakulo pri borsaj investoj, kiu migris al Brazilo komence de la 70-aj jaroj, proteste al la "tre altaj salajroj de malaltedukitaj laboristoj". Antaŭ kelkaj jaroj amikino rakontis al mi pri epizodo dum kunsido de loĝantoj de konstruaĵo en San-Paŭlo: dum diskuto pri peto de salajro-altiĝo al la servistino kiu purigas la koridorojn kaj liftojn, kelkaj homoj sin manifestis kontraŭe dirante, ke ŝia salajro estis jam tre alta, "ĉar ŝi eĉ aĉetis aŭton", tre modestan kaj malnovan kompare al la luksaj aŭtoj de la plendantoj.

 


La flughaveno Congonhas, en San-Paŭlo: antaŭe ekskluzivaj por elito, nuntempe flughavenoj servas al homoj de ĉiuj sociaj tavoloj

 

    Sed plej timigas min la kresko de maltoleremo. Kreiĝis etoso venena por sana disvolviĝo de la lando. Babiladoj malobeas ĉiujn maksimojn de Griece, konsiderataj gravaj por sana komunikado: kutime mankas sufiĉe da detalaj informoj pri la temo diskutata; la vereco de plej uzataj argumentoj estas dubinda; ofta uzo de negravaĵoj kiel kialoj por subteni specifan vidpunkton, multaj kontraŭdiroj kaj uzo de retorikaj artifikoj por kaŝi mankon de racie konstruita teorio. En tiu ĉi punkto mi revenas al Sérgio Buarque de Holanda: brazilanoj ofte lasas siajn pasiojn regi la racion, kreante multajn kontraŭdirojn de la brazila kulturo. Kiam homoj rifuzas priesplori la faktojn kaj ilin honeste kaj racie debati, preferante blinde insisti en propra praveco kaj trakti kiel malamikoj tiuj, kiuj havas malsaman opinion, ne eblas krei interkonsenton por komuna bono kaj la socio kreas procezon de memdetruado, kiu ne daŭras poreterne, sed kreas ĉagrenojn kiuj malfaciligos eĉ pli la solvon de historiaj problemoj en la baldaŭa estonteco. Saĝe asertis la eksprezidento Lula: "klopodante detrui pensolinion, oni detruas la bazojn de demokratio en Brazilo".

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments