El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio pri Masakro en Nankino okazas en Kaeno, Francio

| 2016-10-26
Bookmark and Share

 

    La 22-an de oktobro 2016 la ekspozicio Komunaj Atestoj: la Masakro en Nankino estis malfermita en Le Mémorial de Caen (la muzeo Memormonumento de Kaeno) en la urbo Kaeno, Francio.

 

    Joël Bruneau, urbestro de Kaeno, diris ke estas por la unua fojo okazi en Eŭropo ekspozicio pri la Masakro en Nankino de tiu grandeco. Li aldonis plie, ke dum longa tempo eŭropanoj kredis, ke la Dua Mondmilito komenciĝis en septembro 1939, kiam la nazia Germanio invadis Pollandon. Sed la ekspozicio provas informi al la eŭropa publiko, ke la Dua Mondmilito komenciĝis fakte en 1937 per la invado de Japanio al Ĉinio.

 

    Grimaldi Stéphane, direktoro de Le Mémorial de Caen, diris ke Ĉinio ludis tre gravan rolon en la Dua Mondmilito. Sed nek la historio de la Masakro en Nankino nek la invado de Japanio al Ĉinio estas vere konataj de la okcidentanoj. Li esperas, ke pere de la ekspozicio la historio povas esti konata kaj komprenata de la okcidentaj socioj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments