El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunhavigaj fridujoj en Ŝanhajo senpage disponigas manĝaĵojn al homoj

| 2016-10-27
Bookmark and Share

 

    Lastatempe aperis du kunhavigaj fridujoj en stratoj de Ŝanhajo, kiuj senpage disponigas manĝaĵojn al homoj.

 

    La du fridujoj estas lanĉitaj de la ne-profit-cela organizaĵo Verda Oazo, kaj unu el ili estas en la strato Xikang. Ĝi estas provizita de la mastro de proksima restoracio. Li delonge bedaŭris malŝparon de manĝaĵoj kaj simpatiis al la ideo eksterlanda fondi manĝaĵ-bankon. Tial li mem proponis al Verda Oazo instalon de la fridujo. La alia fridujo de Verda Oazo en la strato Puxiong estas financita de la fondaĵo de la komunumo Changshou kaj administrata de volontuloj. Oni devas nur registri siajn nomon, adreson kaj numeron de poŝtelefono por preni manĝaĵojn el la fridujoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments