Postkongresa Ekskurso de la 8-a Azia Kongreso de Esperanto

| 2016-10-27
Bookmark and Share

    La 7-a de novembro

 

    Ekiro: 9:00

 

    Loko: Huaqiao-Hotelo en Quanzhou

    Antaŭtagmeze estos vizito al Jimei-studparko: la parko estas konstruita de sinjoro Chen Jiageng (Tan Kah Kee) kaj en la parko kolektive staras 12 lernejoj kaj altlernejoj. Proksime estas lia iama loĝejo Guilai-halo.

    Post la tagmanĝo ni vizitos la Nacikulturan Ĝardenon Laoyuanzi kaj spektos folkloran prezentadon kun lokaj trajtoj.

 

    La 8-a de novembro

    Post la matenmanĝo: vizito (per ŝipo) al la insulo Gulangyu, tutlande konata turismejo. Tie troviĝas diversaj konstruaĵoj, ĝardeno kun minnan-aj trajtoj kaj la sola muzeo pri pianoj en Ĉinio.

    Post la tagmanĝo: 50-minuta vizito en la templo Nanputuo (South Putuo Temple). La templo kun unuiĝeco de minnan-a kulturo kaj sudazia stilo havas plej multajn vizitantojn en la suda parto de Fujian-provinco. 60-minuta vizito en la fortikaĵo Hulishan, kie troviĝas granda kanono produktita en 1893 de la germana firmao Krupp por la tiama dinastio Qing. 30-minuta libera ekskurseto en la fiŝista vilaĝo Zengcuoan.

 

    La 9-a de novembro

    Post la matenmanĝo finiĝos la tuta ekskurso.

 

    Prezo: €150/persono

    Inkludas la koston de:

    1.dulita ĉambro por du noktoj

    2.biletoj de vidindejoj

    3.ĉiĉerono

    4.buso

    5.manĝoj: 2 matenmanĝoj (en la hotelo); dutagaj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj

 

    Bonvolu sendi la aliĝ-informon antaŭ la 31-a de oktobro al la retadreso: lamondo@163.com, kun la titolo: "Postkongresa Ekuskurso". (La grupo validas kun minimume 10 personoj)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments