El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko de UN memorfestis la 45-an datrevenon de la reveno de Ĉinio al UN

| 2016-10-27
Bookmark and Share

 

    La 25-an de oktobro en sia ĉefsidejo en Bangkoko, Tajlando, la Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko de UN okazigis memorceremonion por festi la 45-an datrevenon de la reveno de Ĉinio al UN.

 

    Kaveh Zahedi, plenuma vicsekretario pri daŭrigebla disvolviĝo de la komisiono, diris en sia ĉefparolado, ke la 25-an de oktobro 1971, la 26-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la rezolucion 2758 kun absoluta plimulto kaj tiel la leĝa statuso de la Popola Respubliko de Ĉinio en UN estis restaŭrita, kaj tio fariĝis decido kun profunda historia signifo. Dum la pasintaj 45 jaroj Ĉinio plenamplekse partoprenis en la laboroj de UN kaj ludis gravan rolon por protekti la pacon de la mondo kaj ĝian stabilecon.

 

    Ning Fukui, ambasadoro de Ĉinio en Tajlando, rimarkigis, ke dum la pasintaj 45 jaroj Ĉinio laŭgrade pliigis la penojn de kunlaboro kun UN kaj faris grandajn kontribuojn al la disvolviĝo de UN. Li diris, ke Ĉinio daŭre subtenos la laborojn de UN kaj faros novajn kontribuojn al la paco de la mondo kaj al ĝia disvolvo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments